
Markku
Sarastamo
(n. 1948) estas multmedia-artisto kaj inventisto. Pro multegaj
gazetartikoloj li estas vaste konata i.a. cxie en Finnlando.
Inter
liaj shatokupoj trovighas: internacia planlingvo
Esperanto,
jhudo, fotado, verkado, shamanismo...
Oni povas kontaktighi kun M. Sarastamo per retposhto en la angla, Esperanto, sveda.
LA ORA JXURNALO NO 57 Goteborgo:
Markku Sarastamo (n.1948) estas ne nur artisto sed ankaŭ
diligenta manlaboristo, magiisto kaj revanto iluzia. Inter lia ŝatokupoj oni
trovas judon, fotadon, verkadon, ŝamanismon kaj lingvojn Esperanto, sveda,
angla. Li eĉ scias kardi kaj ŝpini lanon. Aldone, per kelkaj japanaj frazoj li
ŝatas amuzi kaj surprizi japanojn. Kelkfoje li estas nomata vilaĝa frenezulo,
alifoje memedukita artisto. En la aŭtuno 2022 li starigis ekspozicion en la
finna urbo Tavastehus/Hämeenlinna. Tie estis eksponigataj verkoj, kiujn li
kreis lige kun sia libro Karbujo, la lando kiu ne ekzistas. La temon pri tiu
lando li pripensis dum dudeko da jaroj.
Multe pli frue aperis de Sarastamo ĉirkaŭ 60-paĝa fabelo La
grafino kaj ŝia fantasta vivo, unue en la finna, poste en Esperanto kaj fine
printita ankaŭ brajle. Alia lia kreaĵo estas la ornamaĵa metala birdeto
Tirpunen, da kiaj li milojn fabrikis kaj vendis.
Markku Sarastamo kredas, ke kiu ajn povas lerni kion ajn, se
li fervore deziras kaj fidas je si. Li pensas ke la vivo estas belega, ĝuinda
ludo.
Finnlando EUROPO
sarastamo@gmail.com