Fabellibro el Finnlando VER 23.05.2019

Sarastamo, Markku-Tapio. Kreivitär ja hänen huikea elämaänsä = La
grafino kaj ŝia fantasta vivo
/ Trad. el la finna Raita Pyhälä. —
Hämeenlinna: Markku Sarastamo, 2006 – 2019.

Malofte oni ekscias pri novaj esperantlingvaj verkoj en
Finnlando. Tamen iam kaj tiam okazas ĉi-rilate feliĉaj surprizoj. Markku
Sarastamo eksplodigis veran informan bombon. Liaj fabelaj figuroj aventuras sur
la paĝoj de nova publikaĵo ĉi-aŭtuna La
grafino kaj ŝia fantasta vivo,
kiu legeblas inter la samaj kovriloj kaj
finne kaj en Esperanto. La aŭtoro estas krome artisto, kies ilustraĵoj
multkoloraj bele kompletigas la tutaĵon.



Kolomano Kalocsay antaŭ longega tempo invitis
gesamideanojn jene: “Al la lando de mil lagoj, muskaj montoj murmurantaj,
vetflugante kun la vento vokis voĉ' de Väinämöinen.” Nun nia nova bardo montras
fepotencan fabelforton, kiu tegas tutan teron kaj taŭgas por la tutgloba vilaĝo
de niaj samlingvanoj kiel esprimas la aferon usonano Sylvan Zaft el Detroit.
Preskaŭ nekonata estas al mi ĉi tiu fantazia mondo, kiun tamen per ĉarma
maniero malfermis al mi Markku Sarastamo. La verkisto kultivas vere fekundan
vortaran kampon, sur kiu kreskas multaj raraj, tre belaj kaj koloraj esprimoj.
La tradukinto Raita Pyhälä sukcese venkis malhelpajn ŝtonojn sur la
interpretada vojo. Ambaŭ gekolegaj kunlaborantoj meritas sinceran kaj varman
gratulon. Iujn preserarojn mi simple transsaltis, ĉar ili apartenas al
flankaferetoj amataj de ĉiuj presejaj koboldoj kaj harsplitantoj.



La ĉefrolulino estas Malgranda Pirolo, kiu dum sia
aventurriĉa vivo renkontas kaj fantaziajn kaj realajn estaĵojn. Tutan tempon
leganto plukas amuzajn kaj instruajn erojn, kiuj posedas magnetan atentotiran
kapablon. Infanoj egale kun plenkreskuloj preskaŭ forgesas spiri dum streĉaj
momentoj kaj ege entuziasme sekvas okazintaĵojn. Por finnoj estas en la fino de
la libro klariga vortareto. Similan liston esperanteparolantoj ne bezonas. Sen
hezito kaj prokrasto revenis en mian memoron J.E. Leppäkoski, kiu tradukis nian
nacian epopeon Kalevala en Esperanton
tiel brile, ke finnoj ne bezonas por esperantlingva versio iujn klarigojn, sed
por la nacilingva eldono helpiloj estas nepre bezonataj pro arkaikaj esprimoj.



Indas noti, ke la teksto taŭgas bonege por bezonoj de
diversaj studrondoj — precipe en Finnlando, sed ankaŭ aliloke, kie vivas
ŝatantoj de la finna lingvo. La enpaĝigo iomete ĝenas senperan komparadon,
tamen mi jam spertis, ke tiajn erojn oni povas facile sen grandaj problemoj
venki. Ege malofte ĝis nun fabellibroj ricevis konstantan neston en miaj manoj.
Tio estas bedaŭrinda fakto. Verŝajne estus saĝe iom reĝustigi mian direkton sur
la literatura maro, ĉar Markku Sarastamo donis al mi novajn sugestojn kaj
pensojn. Indas ekkoni kaj sekvi la aventurojn de liaj geherooj.


Jorma Ahomäki



Markku Sarastamo;

artisto kaj verkisto, inventisto kaj
iluziulo



Markku – Tapio Sarastamo (n. 1948)
kreis kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj fantazian libron La
Grafino kaj ŝia fantasta vivo.



La protagonistino aventuras en sonĝeca
mondo naive inteligenta, akompanate de diversaj nefikciaj kaj fabelaj estaĵoj
(la leganto mem cerbumu, al kiu kategorio Ĉiu el ili apartenas). La tenere
ekscita rakonto estas instrua kaj distra, unikaj ilustraĵoj vigligas la
okazantaĵojn kaj kondukas la leganton pli profunden en la fantastan mondon de
la aŭtoro.

Kvankam la fizikaj trajtoj de la rakonto povas esti konsiderataj

preskaŭ kosmaj, kontaktoj kaj similaĵoj ankaŭ al nia ĉiutaga vivo

troveblas. La finna listo de specialaj konceptoj kaj vortoj meritas la

intereson de ajna leganto.



La esperanta traduko de la libro estas nova kultura atingaĵo. Ĝi

proponas bonan porcion de la daŭre vivanta kaj evoluanta internacia

lingvo, kiun iniciatis en la 1870aj kaj 1880aj jaroj la pola okulisto

Ludoviko Lazaro Zamenhof.

(Tero Sallamo)


LA UNUA (ELDONO VER 1,0) ESPERANTA /
FINNA) APERIS 2005. TRICENT LIBROJ:



1-300, KUN VITCMONTRO. ISBN 951-98395-5-0. La libro estis la unua dulingva
eldono en Finnlando.

ELDONISTO.


www.sarastamo.fi

sarastamo@gmail.com



LA GRAFINO
KAJ ŜIA FANTASTA VIVO





MOTTO:



"KIA
LA SEMO

TIA LA FRUKTO!"



DEDIĈO:

AL
TALVIKKI - PIROLO

KUN AMO

EN HÄMEENLINNA. FINNLANDO

10/10 2005 KAJ 28/10 2013 kaj 2019

MARKKU





LA GRAFINO
KAJ ŜIA FANTASTA VIVO




KAJ TIEL ĈI ĜI KOMENCIĜAS:



NOKTO EN LA FOJNEJO




En iu nebula mateno Malgranda Pirolo -la ĉefrolulino de tiu ĉi rakonto -

vekiĝis en fojnejo, kie ŝi la antaŭan vesperon endormiĝis, post longa

observado de la vivo de birdoj. Sentante sin malvarma kaj ankoraŭ dormema ŝi ektrotis
laŭ la pado de la fojnejo direkte al sia hejmo kaj devojiĝis.



Ĉiuj vilaĝanoj serĉis ŝin, maltrankvilaj pro ŝi. Oni bone konis ŝian

kutimon malaperi al kuriozaj ekskursoj, kaj tial ŝia panjo en sia koro sentis,

ke ĉio estis en ordo. Tamen la animon de la panjo pezis nekutima zorgeto, same kiel
tio pezus ajnan patrinon, kies infano subite malaperis kvazaŭ englutita de la
tero.



KRIPLA LEPORIDO





Okazis tre stranga afero. Kiam Pirolo, enpensiĝinta kaj frumatene, trotadis

laŭ la enarbara pado, lamis renkonte al ŝi vundiĝinta leporido kaj ploris

korŝire. Ekvidante Pirolon ĝi timiĝis, kiel leporidoj kutimas, se ili vidas

ion novan kaj nekonatan.

Pro la ploro nebuliĝis la vidkapablo de la besteto, kaj nur post kiam
Pirolo

viŝis ĝiajn bluetajn okulojn per sia blua plortuketo broderita per punto, la

leporeto povis klare vidi.

Kaj kion ĝi vidis! Sur la arbarpado staris knabineto kun malgranda ruĝa

ledsako surbrake kaj binoklo pendanta ĉe la kolo. Ŝi surhavis flavan floran

sonorilforman jupon kaj orkoloran hararon. Nenion tiel belan la leporido
neniam dum sia antaŭa vivo vidis!



Unu el la kvar piedoj de la besto
krucmuzela ŝajnis malbonaŭgure ŝvela, kaj

surbaze de sia propra sperto Pirolo suspektis, ke ĝi elartikiĝis. Rompita ĝi

ne estis, ĉar la aminda hela kaj ronda peltulo brave staris sur siaj kvar

piedoj. Lerte Pirolo splintis la ŝvelintan piedon de la kompatindulo per

disbranĉiĝinta salika bastoneto, laŭ instrukcioj ricevitaj dum

sukurado-kurso de la Ruĝa Kruco.





APERAS BONA FEINO





Kaj nun timiĝis Pirolo! La leporeto komencis paroli homan lingvon per

fea-gnoma voĉo. Ĝi diris, ke ĝi ne vere estis leporo sed feino, sorĉe

kondamnita saltkuradi sur la pado ĉiutage de mateno ĝis vespero, ĝis kiam iu

bonkora homo helpos ŝin.

Nur ĉasita de homoj kaj hundoj kaj alpafita kiel manĝotaĵo ŝi ĝis nun

estis!

Kiel rekompencon pro la bonfaro la helpintino nun havas la rajton eldiri du

dezirojn, kaj la deziroj plenumiĝos. Pirolo ja antaŭe aŭdis pri miraklofaraj

feoj kaj enlampaj spiritoj kaj nebulecaj magiuloj loĝantaj en malnovaj boteloj,

sed kia surprizo nun vere renkonti Bonan Feinon! Tio
estis jam tro por ŝi, kaj

ŝi solvis la embarason tiel, ke ŝi svenis!

Rekonsciiĝis la knabineto post ioma tempo, pensante ke ĉio tio estis nur

sonĝo, kaj ŝi ekesperis, ke ŝi vekiĝos en sia propra lito hejme. Sed ne! La

leporeto per sia rozkolora langeto lekadis ŝiajn brovojn kaj tenere
parolis

al ŝi. Efektive! Apud ŝi kaŭris parolanta leporido, kiu envere estis feino!



VEKIĜO





Pirolo pinĉis sian brakon por esti certa, ke ŝi maldormis, sed tio nur

doloris. Cetere, ĉu oni ne povus havi ankaŭ tian sonĝon, ke oni vundas sin

kaj sentas la doloron?

"Estu
kiel ajn", pensis la knabineto, "iel tio tamen estas!" Se mi nun
sonĝas,

tio estas bona sonĝo kaj akceptinda. Ankaŭ hejme ne ĉiam estas agrable. Eĉ

ne ekscite.

Sed kion mi deziru, sin demandis la ĝoja knabineto en la flora sonoriljupo kaj

ĉarme-dance iom turniĝadis sur la pado.

Se mi petus, ke mi estu princino! Ne, ne! En ĉiu fabelo troviĝas princino.

Princineco finfine tedas. Sed fariĝi reĝo estus amuze! Aŭ se mi petus, ke mi

fariĝu marvirino. Aliflanke, mi ne bone naĝas kaj karesi ŝlimajn fiŝojn ne

estas tre agrable, pensis Pirolo.





LA DEZIROJ





Tiel la knabineto cerbumadis, kaj duonhazarde ŝi elbuŝigis, ke ŝi ŝatus

fariĝi Grafino! Per majuskla G!!!

Ŝi ne estis tute certa, kion la vorto signifas, sed evidente ion elegantan. Sur

bela fremdlanda fromaĝpako ŝi iam vidis bildon pri Grafino. Elegante vestita

virino en la bildo turnadis pluvombrelon.

Ŝi estis akompanata de sovaĝmiena servisto, kaj apude petola simio ludis

akordionon. Tia ankaŭ Pirolo ŝatus esti. Krome, almenaŭ simioj estas sufiĉe

drolaj.

Kaj samtempe la tuta mondo turnis al Pirolo la kapon. Ŝi vidis tutan gamon
de

ĉielarkaj kaj sunaj koloroj dum la feina voĉo pludemandis, kio estas ŝia
dua

deziro.

Rapidu nun, pensis la knabineto, antaŭ ol la sonĝo
finiĝos. Kaj ŝia dua

deziro estis havi sekuran kaj senzorgan vivon, kie ŝi havu ĉirkaŭ si multajn

feliĉajn homojn kaj bestojn. Aŭ ĉu ŝi tamen deziru havi elektran mopedon?

Bonŝance la feino malaŭdis ĉi tiun pensaĉon.



Poste
okazis io tute stranga. Nenion similan Pirolo antaŭe aŭdis.

De ie malproksime aŭdiĝis la voĉo de la leporfeino kvazaŭ el spacospirala

arĝente griza ŝelo de perlokonko. Samtempe la mondo komencis refariĝi reala

sed tute alia ol tiu, al kies vidaĵoj Pirolo antaŭe kutimiĝis.

Tiu ĉi nova mondo propra al ŝi estos la roza Grafina
mondo plena de amo!





GRANDA FLUGO



Kun surprizo Pirolo
rimarkis, ke ŝi jam vertiĝe flugas ĉielen, tirata de

giganta bunta flugilhava kajto. Sub si ŝi vidis la tutan vilaĝon, verdajn

valojn, altajn montdeklivojn, kastelojn kaj bienegojn. De fore aŭdiĝis la

voĉo de la leporfeino:

" Ĉion tion ĉi vi posedos kaj multon alian. Rigardu pli foren! Tie
malproksime

ekvideblas via kastelo, kun servistoj kaj pavilono, sed tiun ĉasistan ĉaleton

mi detruos, ĉar vi ne bezonos ĝin. Armiloj ne troveblas en la kastelo, escepte

de mezepokaj lancoj, batalhakiloj, ŝildoj kaj kelkaj muzeaj pafiloj ŝargataj

per nigra pulvo tra la tubofino. Ili ne plu funkcias, kaj se oni tuŝas ilin,

ili ŝanĝiĝos en herbejajn florojn. Al ili faru kion vi deziras. La nuraj

veraj armiloj, kiujn mi disponigos al vi, estas Amo, Toleremo kaj Komprenemo.

Ili portos vin foren."



Pli kaj pli alten levis la kajto malgrandan Pirolon. Kaj subite komenciĝis

nekomprenebla transformiĝo. Malgranda Pirolo plialtiĝis, ŝia hararo

plilongiĝis kaj bukliĝis, kaj ŝi ekhavis tute aliajn vestaĵojn. Ĉirkaŭ

ŝiaj pojnoj kaj fingroj kaj sur ŝiaj aŭrikloj ŝoviĝis belaj ornamaĵoj,

ŝian kolon ekĉirkaŭis koliero el brilaj perloj.

Dum la ornamaĵoj ŝutiĝis sur ŝin, komenciĝis rapida malsupreniĝo direkte

al la terglobo, kiu ne ŝajnis pli granda ol piedpilko. "Okazu kio ajn, io
tamen

nun okazos!" kriis Pirolo al monedaro preterfluganta.



Kaj POPS! Pirolo fariĝis vera Grafino. Kun miro kaj ioma konfuzo ŝi en sia

nova vesto ekĝuis la vidaĵon el la fenestro de sia pavilono.









VERA GRAFINO



La mirigita Grafino, ĉar tio ŝi nun estis plenkreskule vere, rondiris en sia

vilao. Ŝi admiris sian dormoĉambron kaj ties baldakenliton, kies lerte

tajlitaj kverkaj fostoj subtenis arte teksitan baldakenon kun luno kaj steloj

konkure dancantaj. Ĉe la randoj pendis trembrilantaj oraj kvastetoj. Super

ĉio tio staris ora statuo pri aglo, kiu gardis la dormon de la dormanto. La

lavĉambro estis kaĥelita kaj lerte dekoraciita per orfoliaĵoj. La kranoj de

la duŝo estis el pura oro kaj muntitaj per verdaj smerraldoj. Surplanke en la

halo antaŭ la lavĉambro kuŝis grandega persa tapiŝo, kies figuraĵoj igis

ŝin pensi pri siaj infanaĝaj salamoniak-bombonoj.



La plej granda surprizo al la grafino estis la vestejo de la nova vilao kun pordo
al la dormoĉambro. La plej atentokapta meblo en la vestejo estis grandega

kverka vestoŝranko. Sur la vestarkoj pendis plej mirindaj modaĵoj: moveblaj

longaj kolumoj el punto kaj pelto, strutplumoj kaj juveloj arte aranĝitaj.

Multspecaj gazoj kaj vualoj okupis grandan spacon. La Grafino staris antaŭ tiuj

ĉi mirindaĵoj preskaŭ spiromanka.



En la alta dormoĉambro, kies plafonon subtenis ionika kolonaro, ŝi trovis

malnovan radŝpinilon, kun granda bulo de plej fajna linfadeno kaj
dekoracia

ŝpinbreteto belege tajlita kaj orumita. Troveblis tie ankaŭ konuklo

arĝentita. La Dipatrino en la murangula ikono ŝajne ridetis de
malantaŭ abelvaksa kandelo.

Antaŭ la fenestro farita el multaj diverskoloraj pecoj de vitro staris

triparta faldebla ekrano, en kies vitraloj kapriolis aglo kun du fiŝoj kaj

fulmo.

La dormoĉambron prilumis nur oleolampoj, kies mallarĝaj
vitrotuboj malhelis

pro fulgo sed en la konveksaj brilaj latunspeguloj reflektiĝis ĉio

renverse.

La dormoĉambro odoris je orienta parfumo, kaj tio
agrable vibrigis la haŭton

de la Grafino. Eĉ malpli fortaj travivaĵoj ja povas konfuzi komencantan

Grafinon.



Post la peza tago de sinorientado la Grafino dormis sian nokton trankvile. Ŝia

nova hejmo estis vere kvieta kaj plena de paco. Ŝi ankoraŭ sentis sin tiom

identa kun la malgranda Pirolo-knabino, ke ŝi sonĝis parte kun ŝi kaj ne

maltrankvilis, sed aliflanke ŝi ne estis certa, kiu el ili du nun sonĝas: la

Grafino en sia baldakenlito aŭ la malgranda Pirolo sinkaŝinta sub la pajlaĵo

en la fojnejo.



NOVA MATENO



La Grafino tre frue ellitiĝis. Unu kialo estis la matenveka signalo de Koko

Kokeriko, longe kaj tremante eĥanta tra la tuta korto. Ĝi penetris eĉ pli

foren, ĝis la proksimaĵo de la Nebulmontaro.

Ŝi vestis sin per la vestaĵoj alportitaj sur la vestarkon far de servisto

nerimarkite vizitanta la ĉambron: mantelo el plej fajna lino, kun manumoj

ornamitaj per folklora rubandteksaĵo kaj ruĝa lilio-motivo surbruste.

Siajn piedojn la Grafino enŝovis en hejmecajn sandalojn, kaj sian hararon ŝi

kovris per silka tuko, kie estis desegnitaj du kapreolidoj petolantaj en oazo

sub stelplena orienta ĉielo; la fromaĝkolora luno strange oblikvis, kiel la

gudrita boato de ŝia avo.



Ŝajnis al ŝi, ke io ankoraŭ mankis al la vesto. Post
ioma hezitado ŝi

malfermis la ebonan kesteton de la spegultablo. En ĝi ŝi trovis etan

kristalflakonon, kaj per ties ekologia parfumo ŝi malpeze ŝmiretis la

malantaŭon de siaj oreloj. Tion farinte ŝi sentis sin vera Grafino.



Kaj nun ek! Sed kien? Kion Grafinoj kutimas fari matene? Ĉu ŝi iru inspekti

sian bienegon kaj konatiĝi kun la mistera liliputpopolo Flarsuloj kaj Kisruloj?

Ĉu ŝi iru karesi la lamojn kaj precipe la plej ŝatotan Grafinan rajdbeston

Egotrip la Unuan, grandokulan kaj bonodoran ĉevalĉjon, kiun plenkreskuloj

verdire nomis lamo?



La Grafino malsupreniĝis al la teretaĝo kaj eldomiĝis. Ŝi plupaŝadis laŭ

pado kondukanta al bovineja konstruaĵo. Tie oni jam plenenergie laboradis.
La malgrandaj homecaj Flarsuloj kaj Kisruloj purigadis la stalon, strigladis la

rajdbestojn kaj portadis sekigaĵojn en la stalfakojn.



Kiam la spanon-altaj uletoj rimarkis la Grafinon, ili ĝentile salutis ŝin per

"Bonmaten", dancis mallongan polonezeton kaj poste daŭrigis siajn
okupojn,

kvazaŭ neniu estus enirinta ilian laborejon.

La Flarsuloj kaj Kisruloj aspektas iom kiel ordinaraj gnomoj kaj ili vestas sin

kiel homoj aŭ feoj, sed ili altas ne pli ol malgrandaj laktokruĉoj. Ili loĝas

en nestoj, kiujn ili konstruis en la stalo. La formoj kaj grandeco de la nestoj

varias. Ili estas plektitaj el pajlo, kaj unuj pendas en la jungilaro ĉe la

stalplafono, dum aliaj troveblas en murkavoj de subtera grotaro.

En la grotaro troviĝas malgrandaj biblioteko, manlaborejo kaj eta

kuirejeto por matenaj matenmanĝoj.



LA RAJDBESTOJ EN LA
STALO




Kaj kiel ni priskribu la rajdbestojn? Ili aspektas tre amuze! Ili havas altajn

kolon kaj krurojn. Iliaj grandaj okuloj rigardadis la Grafinon scivole, kaj

iliaj grandaj oreloj turniĝis al ŝi. Malkiel la ĉevaloj, ili remaĉis sian

matenmanĝon, kaj iliaj makzeloj drole moviĝadis de flanko al flanko. Ili povis

elsputi bonodorajn mukbuletojn je plurmetra distanco. Tiel ili salutis la vizitantojn.



Vidiĝis diverskoloraj rajdbestoj: ruĝetaj kaj longharaj, aliaj tute

nigrablankaj, kaj pliaj kovritaj de ora lanugo, kun longa lerte plektita vosto.

La Flarsuloj kaj La Kisruloj nomis ilin lamoj. Iliaj praavoj venis de
Sud-Ameriko,

de la aridaj Andoj. Tial ilin kovris longa varma lano. La kastelanoj ŝpinis la

lanon de la lamoj por fari el ĝi varmajn ŝalojn, puloverojn kaj plejdojn por

sledvojaĝoj.

AMIKECO



La Grafino tuj ekŝategis la lamojn. Ankaŭ la lamoj tuj amikiĝis kun ŝi. La

liliputoj ekridis pro feliĉo vidante tian reciprokan amikecon. Denove ili

prezentis mallongan dancon. Malantaŭ la dancantoj nun muzikis ilia propra

liliput-orkestro: trumpeto, tamburo kaj nekutimaj kordinstrumentoj kaj

klaviceno. La danco estis malnova hispana rondodanco, zarabando.



Surprize laŭte la orkestro ludis, kaj ankaŭ la bestoj en siaj stalfakoj

svingadis siajn kolojn laŭ la takto. La muzikado kaj dancado ne longe daŭris,

ĉar la Flarsuloj estas tre diligentaj kaj konsciencaj pri sia laboro. Post

momento en la stalo resvingiĝis balailoj, la plankoj kaj sterkokanaletoj

estis ŝprucigataj per akvo kaj pinosapo. Ĉien disŝvebis la mistera odoro de

pureco kaj feliĉeco, odoro de neniu gaŭĝo rekonebla.



La Grafino estis ege feliĉa pro ĉio vidita. Precipe la konscienca diligento de

la liliputaro neforgeseble impresis la mastrinon de la vilao: tia stabo vere

estas fidinda.

La Grafino amikiĝis precipe kun unu grandokula lamo, kiu dekomence sentis

"varmajn kaj ankoraŭ ne-esprimitajn sentojn" pro ŝi. La grandokula
lamo lekis

la mandorson de la Grafino kaj volonte akceptis fasketon da karotoj, proponatan

de la Grafino kiel interkonan donacon. La lamo nomiĝis Egotrip la Unua kaj ĝi

jam distingiĝis en pluraj belulin-konkursoj. Aldone, ĝi sciis kanti

nuntempajn modkantojn kaj malnovajn baladojn en la internacia helplingvo esperanto,
ne paroli pri ĝia kapablo vetnaĝi!

Tiu ĉi lamo havis specialan prestiĝon en la kastelo. Ĝia stalfako estis

klimatizita kaj parfumata per orientaj odorigiloj. Oni treege esperas, ke tia

prizorgado helpos ĝin naski malgrandajn lamidojn.



Egotrip la Unua estas speciale priatentata de la
liliputoj, kaj krome, ĝi fariĝos la persona rajdbesto de la Grafino.



GVIDATE
DE GROTHUNDO





La sekvan matenon venis al la Grafino anhelanta hundo, rase grothundo, nome

Reks. Dum la matena rondkurado ĝi renkontis la Roselfinon de la
Nefora Fonto,

kaj nun la Elfino invitis la Grafinon senprokraste konatiĝi kun la
kastelo kaj ties proksimaĵo. La Parolanta Grothundo petis la Grafinon profiti de la

pied-pedale movata flugaparato parkita sur la ekflugobazo de la
vilao. Tiel la Grafino plej bone plukonatiĝos kun sia bienego kaj transflugos la

varmbedojn rekte al la ĝardeno.



La Grafino kun la Grothundo Reks do suprengrimpis sur la tegmenton de la vilao kaj trovis tie
hezitigan flugaparaton kun instrukcioj. Kuraĝe la Grafino

sidiĝis ĉe la stiriloj de la stranga inventaĵo. Ŝi ligis la Grothundon

malantaŭ sian dorson per zono, kaj lasis la maŝinon ĵetiĝi en la krutan

ekflugejon, kiu saltigis ilin al la dise ŝvebantaj somernuboj kotonblankaj. La

grothundo Reks eĉ pli timis ol la Grafino. Aerkavoj skuadis la fragilajn

flugilojn de la malpeza libeleca veturilo. Komence la veturado ŝajnis ĉiel

malsekura.



Kiel piloto la Grafino jam spertiĝis: Ŝin ja levis la giganta kajto tiel

alten, ke la mondo en ŝiaj okuloj tiam aspektis malpli granda ol piedpilko.



KASTELAJ ĜOJOJ KAJ RUTINAĴOJ



La gajaj etaj Flarsuloj kaj Kisruloj triumfe aplaŭdis, kiam la flugaparato de

la Grothundo Reks kaj Grafino surteriĝis meze de la ĝardeno, ĝuste apud la

fontano, kaj ambaŭ tute malsekiĝis pro la spruĉeroj.

La Grothundo Reks post la flugo unue tremetadis momenton, skuante sian kapon tiel,
ke la oreloj kurioze frap-frap-frapis. Baldaŭ ĝi tamen gaje babilante

saltetadis ĉirkaŭ la Grafino kaj lekadis la Flarsulojn kaj Kisrulojn, kiuj

estis apenaŭ pli altaj ol ĝi kaj kiuj treege ĝojiĝis pro ĝia alveno. Ili

ĉiuj deziris vice rajdi la hundon, sin tenante je ĝiaj dikaj rufaj nukharoj.

La Grafino ekkonatiĝis kun la varmbedoj de la kastelo. Ili estis enormaj,

samgrandaj kiel piedpilkejoj. En ili estis kultivataj kuraĉerboj kaj herbejaj

floroj. La herboj estis enpakotaj en saketojn kaj vendotaj en la tuta mondo por

kuraci la strangajn dolorojn de homoj loĝantaj en foraj landoj, kiel ekzemple

dormokokon, hiplopoplo-febron kaj rozan ostfebliĝon kaŭzitan de amomanko.



La herbejajn florojn oni uzis por la bezonoj de la
parfumlaboratorio. La parfumo de la kastelo estis mondfama. Ĝi estis farata el puraj naturproduktoj.
En la fabrikado oni uzis nek kemiajn aldonaĵojn nek bestajn sekreciaĵojn, kaj
oni ne testis la parfumon sur animaloj. La Grafino opiniis, ke bestoj
rajtas vivi sian propran vivon, la homo ne suferigu ilin nenecese pro siaj vantaj homaj

bezonoj. La Grafino trovis ĉion tion ege grava.





Aliflanke ŝi ege aprezis ankaŭ purajn odorojn kaj belajn kolorojn. Tiajn oni

produktu bonhumore kaj kun honesta konscienco. "La mondo ŝanĝiĝas,

ŝanĝiĝu ankaŭ ni!" opiniis la Grafino.



Flarsuloj kaj Kisruloj ĉiĉeronis la Grafinon tra la tuta kastelo, montrante

jen ĉambretojn jen ĉambregojn altajn kiel domoj. Sur la muroj pendis

malheliĝintaj portretoj pri praavoj en orumitaj kadroj. La blazonĉambro estis

ornamita de plej kuriozaj lignaj blazonoj, kaj la librejo odoris je mucida

papero. Ŝi rimarkis ke la tolaĵ-lavejo kaj la kalandrilejo estu plej eble

baldaŭ ventolataj.



La liliputoj estis tre diligentaj. Neniom da mallaboremo ili toleris. Baldaŭ

la kastelon plenigis iliaj laborkantoj. De ĉie aŭdiĝis energia prolabora

bruado kaj priaj paroloj. Ne necesas mencii, ke jam post unu semajno la kastelo
brilis de pureco, la ĝardeno estis elsarkita kaj la arboj pritranĉitaj.



En la parfumlaboratorion oni portis brakplenojn da freŝaj floroj, kosmaj lilioj

kaj hiploj. La liliputoj lernigis al la Grafino, kiel distili el tio
mild-odoran

sed ekstazigan ekoparfumon, la marko estas Aŭroro I.

Parfumfabrikado ne estis vana okupo. La multspecaj bonodoraĵoj produktitaj en la
kastelo estis vendataj al foraj landoj, al princoj, maharaĝoj kaj ŝejkoj.



Per la enspezoj de la parfuma kaj kuracherba komerco estis kovrataj la elspezoj ne
malgrandaj kaŭzitaj de la bontenado de la kastelo!



De longa tempo la kastelo rimarkeble kadukiĝis. La lignaj ŝindoj de la

tegmento devus esti renovigataj, la akvotuboj ŝtopiĝis de rusto, kaj la

pumpiloj de la irigaciaj kanaloj ne plu moviĝis pro la manko de prizorgado.


Ekdoloris al la Grafino la kapo, kiam ŝi cerbumis, kiel kaj kial ŝi falis en

tiun ĉi ĝenan situacion. Ĉu estintus pli bone, ke ŝi ne helpu la

kompatindan lamantan leporon? Ĉu ŝi prefere ne endormiĝu kaj sonĝu en la

fojnejo? Aliflanke, teda kaj malfacila la vivo povis esti ankaŭ sur la

hejmpado. La samajn arbarbestojn oni havas kiel kompanion ankaŭ ĉi tie.

Rimarkinte la maltrankviliĝon de la Grafino la liliputoj portis al ŝi glaseton

da refreŝiga trinkaĵo infuzita de la spicherboj de la propra bieno. Ĝi tuj

efikis.



NOVAJ DEFIOJ



La Grafino pensis, ke la situacio estis malfacila sed ne senesperiga. Pro iu

kialo nekonata al ŝi ŝi nun simple fariĝis Grafino. Tute same kiel iu alia

fariĝis tornisto, frizisto aŭ prezidento. Oni povas fariĝi selisto aŭ

lernanto, knabino aŭ knabo. Pli bone akcepti la situacion tia kia ĝi estas.

Sed kion ŝi nun faru? Unue, ŝi zorgu, ke ŝi mem sentu sin bone. Poste ŝi

havos tempon kaj forton prizorgi ankaŭ siajn proksimulojn. Kastelo kia tiu ĉi

estas tre laboriga! Eĉ hejme, en la dometo konstruita en la korto por ke la

infanoj ludu en ĝi, oni devis multe labori por teni ĝin kaj ties ĉirkaŭaĵon

puraj. Kelkfoje ŝajnis al ŝi, ke la gazono tie kreskis en unu semajno tiom

kiom ŝi dum sia tuta vivo. Almenaŭ ŝajne. Ho kiom peze estis puŝadi la

gazontondilon!



Nun certe estos plej bone komenci sisteman purigadon, inventaron kaj

inspektadon de ĉio.

Tiel cerbumis la Grafino, ligis sian hararon per silka tuko, surmetis sian

laborveston kaj ekserĉis la liliputojn por ke ili helpu kaj konsilu ŝin. En la

kastelo la uzo de papero estis porciumita, ĉar blanka papero estas farata en

maniero, kiu malbonigas la kvaliton de la elira akvo. Tial nur memfarita griza

papero estis uzata en la kastelaj laboratorioj. Ĝi ne taŭgis por notoj. Tial

la kastelanoj por siaj notoj uzis ardezon, sur kiun ili skribis per grifelo.

La Grafino do prenis ardezon subbraken por fari siajn
notojn, kun firma decido alfronti la novajn defiojn de la tago.

"Plej gravas decidiĝi", pensis la Grafino, kaj eliris el sia ĉambro,
vigla kaj konscia pri siaj nunaj devoj.


LA TIMIDA KAVALIRO EKVETURAS


Transe de la fora Nebulmontaro la Timida Kavaliro aŭdis, ke al la kastelo

venis Grafino. Li vekis sian rajdlamon frue en la mateno kaj sciigis ĝin pri
sia intenco iri renkonti la Grafinon. La bonega rajdbesto ruĝiĝis pro ekscito:
ankaŭ ĝi vidos veran Grafinon!

La Timida Kavaliro jam tute tediĝis pro sia soleco kaj deziris vidi ĉirkaŭ si

vervan vivon. Li supozis, ke en la kastelo verva vivo nun superabundas.

Almenaŭ en la pasinteco oni neniam enuis en la kastelo. Tute male! Tie ĉiam

okazis io kaj ĉiuj entuziasme aktivis.



Krome, pensis la Timida Kavaliro, la Grafino povos profiti de viro sentima kiel

li: "Mi povos almenaŭ riparadi kaj plibeligi la kastelon dum grandaj heroaĵoj

atendigas sin."

Tiel diris al si la Timida Kavaliro, kaj supozeble li tion ankaŭ laŭte
diris,

ĉar la lamo ree ruĝiĝis.



La Timida Kavaliro selis sian lamon kaj komencis sian longan rajdadon al la

kastelo de la Grafino. Kun si li prenis la Manlibron de Ĉiuj Kavaliroj. La

floroj en la herbejo humile klinis sian kapon por montri sian respekton.


Citronflavaj papilioj dancis al li ĵuslernitan papilian popoldancon, la pli

bonan Sara-polskon, kaj kune kun la zumantaj burdoj deziris al li bonŝancon kaj
feliĉon por la vojaĝo.

ENAMIĜO


Frumatene la Grothundo Reks dentotire vekis sian mastrinon kaj provis

multesprime klarigi al ŝi, kiom necese estas matene rajdi, kaj ĝuste nun, por

vidi la sunon leviĝi super la Nebulmontaron.

La vetero estis belega. Estis nek tro varme nek malvarme. Birdoj kantadis,

papilioj flugadis kaj burdoj ekzercis sin pri zumado. Se oni estos bonŝanca,

oni aŭdos la grilojn akordigi siajn arĉojn kaj vidos la grandiozan

sinĵetiĝon de la turfalko el la alta ĉielo.




Rapide la Grafino komprenis, ke ili tuj ekiru. Ŝi ja dumnokte vidis kuriozan

aŭgursonĝon, en kiu ŝi renkontis ion, kio aspektis kiel fiŝaĵa ladskatolo,

ĉevalo kaj egreto. Aldone, la stranga kombinaĵo kunhavis glavon kaj

pikstangon!

La Grafino ne povis kompreni, kio tio povus esti. Ŝi sentis egan ridemon kaj

nur pene detenis sin. Al Grafino ja ne konvenas konduti kiel frivola knabineto,

kio ŝi fakte estis.



La Grafino petis la Flarsulojn kaj Kisrulojn seli Egotrip la Unuan, kaj

malrapide ŝi ekrajdis direkte al la Fora Nebulmontaro, akompanate de la

Grothundo Reks.

Tute senscia pri la Timida Kavaliro la Grafino ĝuis la rajdadon. Ŝi aŭdis la

spiradon de la lamo, la zumadon de la burdoj kaj fine eĉ la sonojn de

provludanta arĉokvarteto de la griloj.



La suno brilis de sur sennuba ĉielo kaj la profilo de la Fora Nebulmontaro

iĝis pli kaj pli klare distingebla ĉe la transa rando de la verda ebenaĵo.

Eĉ ne Flarsuloj kaj Kisruloj eksciis, kio fakte okazis dum tiu vojaĝo. La

Grothundo Reks silentis pri tio kiel la pratempaj muroj de la kastelo. Ia

stranga ekscitiĝo tamen plenigis la kastelon post la ekskurso. Aŭdiĝis

mistera flustrado el la nestoj de la malsovaĝaj kastelratoj kaj el la ĉelaro

de la liliputoj.



Post la rajdekskurso blankaj leterkolomboj pli kaj pli ofte vizitadis la

kolombejon de la kastelo, kaj nokte oni povis aŭdi plumon skrapeti amoplenajn

vortojn sur blankan pergamenon. Leteroj tien reen
flugadis: dumnokte transportataj de vespertoj, dumtage de kolomboj.


La Grothundo Reks estis kontenta pri la okazintaĵoj. Sen vorta interkonsento

ĝi rajtis profiti de la grafina banĉambro, kiam la Grafino ne estis hejme. La

Grothundo Reks ŝategis tiujn ĉi ĉiusemajnajn senurĝajn lavmomentojn. La

italaj arioj kantataj de ĝi en la bankuvo aŭdiĝis eĉ en la nestoj de la

liliputaro.



FIANĈIĜO KAJ GEEDZIĜO


Kiel ni scias, la Timida Kavaliro nur unufoje renkontis la Grafinon. Tio
okazis,

kiam ili - sensciaj unu pri la alia - preskaŭ rajdkoliziis sur la erikejo dum

la unua ekskurso de la Grafino al la Fora Nebulmontaro. Kuraĝite de tiu

travivaĵo kaj de sia sento pri ilia egaleco la Kavaliro denove trotigis
sian

lamon direkte al la grafina kastelo, dum en la kastelo la Grafino en sia
koro

sciis, ke li estas venonta. La Timida Kavaliro kunportis bukedon da ruĝmielaj

Kosmaj Lilioj.

Poste okazis mallaŭta kaj mistera svatiĝo, sed la enhavon de tiu amkonfeso

konas nur la Grafino kaj la Timida Kavaliro. Ili interkonsentis vivi sian tutan

vivon kune, kiel samfamilianoj kun la kastelanoj.



La aferoj ekruliĝis nekredeble rapide. Parte dankendas la Flarsuloj kaj

Kisruloj. La liliputaro nome ĉion aranĝis. Ili ripetadis al la Grafino, kiom

grave estus, ke en la kastelo ekloĝu iu granda kaj fortika viro, kiu povus

helpi ilin en ilia ĉiutaga klopodado kaj kiu distrus la Grafinon, kiam ŝi

sentos sin soleca en la salonegoj de la ŝtonkonstruaĵo. Ili demandadis, ĉu

vere plaĉis al ŝi manĝi ĉiam sola ĉe la tablego, kiu povus sidigi almenaŭ

cent manĝantojn.



Do, okazis ke la Grafino komisiis al la liliputaro aranĝi grandan feston. Ili

purigu kaj poluru ŝiajn posedaĵojn, purigu la oleolampojn, briligu ties

fulgajn vitrotubojn, kaj la latunspeguloj glimu kiel oro. La lamoj havu la plej

bonajn manĝaĵojn kaj bonodorajn sekigaĵojn. Sin
mem ili festvestu kaj

regalu per la plej bongustaj frandaĵoj.

Neniu
festo estas vera festo, se la bestoj ne partoprenas. Tial la Grafino bele

tondetis la pelton de la Grothundo Reks kaj veturigis ĝin al la plej bona

fotografisto de la regiono, por ke ĝi estu eternigata sur kolorfilmo.



Reks komprenis la gravecon de la evento, kaj longe sed ne tro laŭte ululante

ĝi petegis al si grandan fumaĵitan oston manĝotan dumvojaĝe en la kaleŝo.



Egotrip la Unua estis feliĉa. Pro kialo nekonata al ĝi ĝi estis superabunde

dorlotata. Liliputoj masaĝis ĝiajn sensentiĝintajn muskolojn kaj raspis

ĝiajn hufojn per arĝenta raspilo. Ĝiaj vosto kaj kolhararo estis bele

plektitaj kaj ĝiajn okulharojn oni malheligis kaj briligis per misteraĵo

farita en la grafina laboratorio. La rajdbesto zumadis modkantojn en esperanto,

lingvo bone konata de la liliputaro, kaj primemoradis poemojn aŭditajn antaŭ

nelonge, ekzemple tiun ĉi el Kalevala:

"Menso mia estas ema, cerbo mia certe celas kanti nun, komenci ruli
tiujn...".



Dume la Grafino esploris la enhavon de sia vestoŝranko. Troveblis tie

multspecaj vestaĵoj: longegaj moveblaj kolumoj, vualoj, bretplenoj da ŝuoj kun

altaj kalkanumoj, kun malaltaj kalkanumoj kaj tute sen kalkanumoj. Iuj ŝuoj

kudrile pintis, aliaj rondis, duonrondis aŭ aspektis kvarangule. Ŝi demandis

sin, kiajn piedojn la ŝuisto celis. Ŝi mem ne povus fari eĉ unu paŝon per

ili.



La Grafino volonte elektus krokodilledajn piedvestojn, sed ŝi tamen memoris, ke
la krokodilo estas protektata besto formortonta ĝuste pro virina vantemo. Tial ŝi
elektis paron da tajloritaj botetoj, kies plandumoj estis alfiksitaj per

lignaj najloj.



Malantaŭ sia ekrano la Grafino longe provadis diversajn vestaĵojn el sia

ŝranko, kaj fine ŝi sukcesis kunmeti ne tro okulfrapan sed tamen festan,

neforgeseblan kombinaĵon. Tio estis vera tavola sinvestado!

Sur malpezan bluan pantalonon ŝi metis preskaŭ travideblan floran jupeton kun strikta
bluzo, kaj sian kolon ŝi ĉirkaŭigis per longa movebla aĵo, kiu

aspektis iom kiel molhara raŭpo. Sur sian kapon ŝi metis fajroruĝan ĉapelon

kun larĝaj randoj, ornamitan per remburita serpento kaj strutplumoj. Por sia

brusto, ĝuste sur la koron, la Grafino elektis el sia kolekto ordenon de

libertornistino kun purpuraj Kosmaj Lilioj!

Al siaj oreloj la Grafino metis grandajn orajn ringojn kun inkrustitaj verdaj

smeraldoj kaj ruĝaj rubenoj en serpentaj vicoj. Ĉe ŝiaj pojnoj tintadis

braceletoj el pura arĝento kaj en ŝia broĉo fajreris diamantoj kaj safiroj.

Longege la Grafino turniĝadis antaŭ la alta tualetspegulo, antaŭ ol ŝi

kontentiĝis pri la spegulaĵo.



Kaj kial ŝi tiel longe elektadis kaj provadis? Tial, ĉar okazos la fianĉiĝo

kaj geedziĝo de la Timida Kavaliro kaj la Grafino! Ili interkonsentos
kunvivi

kiel geedzoj, kiel viro kaj virino. Kiel patro kaj patrino. Kaj eble ili havos

infanojn kaj la kastelo pleniĝos de bruoj de etaj kurantoj kaj la klakado de

iliaj ludiloj?



Do, la kastelo ekvivos! Sed la liliputaron iom ĝenis la penso, ke la

"Ladskatolo" - ilia ŝercnomo pri la Timida Kavaliro
- kaj la Grafino havos infanojn. Imagu, ke en la fora estonteco duondeko da ploregantaj infanaĉoj

nokte kurados en la torĉe prilumigataj koridoroj de la kastelo, malhelpante la

dormon de la liliputoj ĝis la matenaj horoj! Post mallonga diskuto
kun la

Grafino pri tiuj ĉi timigaj perspektivoj ili retrankviliĝis. Ili decidis, ke

ili vice kvietigos la infanojn. Ili povos ekzemple sidi en la luliloj, kanti

lulkantojn kaj legi siajn biografiojn al la etuloj ĝis kiam tiuj endormiĝos.


La ideon oni unuanime subtenis, kaj la liliputoj unuanime decidis
kunefiki,

por ke la kastelo pleniĝu de infanoj, iliaj voĉoj kaj bruoj.

Sed kia estu la geedziĝa festo? Kaj kiuj ĉeestu? Kiel oni vestu sin? Fakte,

kion oni faras kaj kio okazas en nupto?

Ĉu oni venigu pastron, sorĉist(in)on aŭ reĝon? Kaj kian efikon la okazontaĵo

havos sur la vivon de la liliputoj? Novaj kaj komplikaj demandoj pripensigis la

liliputojn kaj igis iliajn malgrandajn vizaĝojn tute seriozaj. Unu afero estis

certa. Pro ĉio tio ili devos multe labori, purigi kaj ordigi, elnaftalenigi

festovestojn. Plej eble baldaŭ ili komencu kuiri frandajn festopladojn kaj

sciigu la liliputaron de la najbara komunumo pri la onta festeno.


La blankaj leterkolomboj elflugu jam frumatene. Tiel la liliputoj decidis, kaj

ĝojkriante ili diskuris por pretigi al la Grafino kaj la "Ladskatolo"
sukcesan kaj feliĉigan feston.

Flarsuloj kaj Kisruloj primetis la tablon de la
festosalono por ordinara

ĉiutaga manĝo de la Grafino. Ĉifoje sur la longa tablo, kovrita de lintuko

kaj lumigata de arĝenta plurbranĉa kandelabro, staris arĝentaj bovloj, pladoj

kaj pletoj, nenomeblaj ujoj kaj ujetoj nenecese luksaj.



Sur la pladoj kaj teleroj videblis multaj frandaĵoj. Ili vaporis, siblis,

rampis kaj odoris. Tio aspektis ekzote kaj apetitige. La manĝaĵoj devenis el

maro, tero kaj aero. La vidaĵo tamen teruris la Grafinon. Tian abundon da

nutraĵoj ŝi deziris neniam plu vidi. Krome, ŝi ne plu emis manĝi vivulojn,

kaj ŝi ne ŝatis manĝi sola. Feliĉe baldaŭ ŝi ne plu bezonos tion fari.

Venos ja viro en la domon. Tiaj ĉi pensoj plenigis ŝian kapon, kiam ŝi

gustumis la lofion, trufojn kaj la specialajn laponiajn terpometojn. Sian

gorĝon ŝi gargaris per koakuliĝinta acidlakto kaj lama lakto. Ĉifoje sur la

tablo troveblis nek "mämmi" (dolĉa finna paskodeserto el malto kaj
sekalo) nek

nigraj sangokolbasoj, sed tie tamen troveblis aliaj finnaj frandaĵoj, kiaj la

granda ronda pano farĉita per koregonoj kaj la supo kuirita el terpomoj kaj

sangokrespoj.

Sed tion ŝi ne povis ŝanĝi, ke manĝo sen kompanio estas manĝo sen sentoj,

kaj manĝaĵoj sen sentoj ne bongustas.


Flarsuloj kaj Kisuloj metis sur la turno-platon de la trumpet-gramofono diskon

de la muziko plej amata de la Grafino. Jussi Björling, sveda operkantisto,

kantis pri Kristnasko. La argildisko hejmece knaretis. La
kurioza eĥado de la

latuna laŭtigilo de la gramofono streĉita per risorto nur pliigis la ĉarman efekton.
La Grafino
singultis kaj suspiris. Ŝi tute deprimiĝus, se ŝi ne

memorus la venontan feston kaj la ekziston de la Timida Kavaliro! Verdire

soleco povas frakasi homon. "Kunulo nepre nepras", pensis la Grafino!
"Voston mi levu, eĉ se per fibolo!" En tiaj kuraĝigaj pensoj la
Grafino finis sian

manĝon kaj direktis siajn paŝojn al la buduaro por siesti." La maljuna patrino

de la Grafino siatempe instruis la knabinon, ke ŝi ĉiam post manĝo iomete

dormu. "Se vi ne faros tiel, la manĝaĵoj kredos sin falintaj en leporan

stomakon!" Tian diraĵon la panjo ripetadis post manĝoj.

Kvankam estis agrable esti Grafino, la Grafino intermite rememoris sian
Pirolan

vivon. Ŝiaj memoroj pri tiu vivo estis kiel sonĝoj, kaj ŝajnis al ŝi, ke

ŝi kvazaŭ rigardus iun pejzaĝon tra nebuleto.

La Grafino ne estis tute certa, ĉu la Pirola vivo estis nur sonĝo.
"Nu, estu kiel ajn, iel tio tamen estas!" opiniis la Grafino kaj ekdormis en
sia enorma litego sub la sonĝoteksaĵo, inter steloj, sunoj kaj planedoj, kiujn

gardis la orumita aglo.


LA FESTO


La Grafino kaj la Timida Kavaliro jam sciigis la kastelanaron pri siaj

gefianĉiĝo kaj geedziĝo.

La festo omaĝe al tio estis neforgesebla. La orkestro de la Flarsuloj kaj

Kisruloj tage kaj nokte ludadis. Ŝajnis, ke ili neniam laciĝos de la muzikado

kaj dancokirloj. De la tuta proksimaĵo alvenis festontoĵomoj. Venis

kamparanoj, liliputoj de la apuda komunumo, bestoj el la arbaro. La kulmino

estis la Orienta Cirko.



Unue la cirkodirektoro venis nur peti helpon, ĉar rompiĝis la lagro de unu el

la veturilradoj kaj sen forĝisto ili ne povos ripari ĝin.

La Grafino afable pretis helpi, kaj la Flarsuloj kaj Kisruloj ardigis la

forĝofajrejon kaj kune martelante riparis la veturilon.

La cirkon fakte sendis la Bona Feino. Ŝi celis honori
la feston per prezentado

de plej mirindaj kaj distraj programeroj. Nerimarkate de la Grafino, la Bona

Feino observadis ĉiujn ŝiajn agojn kaj kontribuis al tio, ke la aferoj glate

kaj ĝuste disvolviĝis.


Jen kio sekvis: la ŝnurdancistino akrobatis vertiĝe alte, la tranĉil-ĵetisto

ĵetadis siajn akregajn ponardojn kaj instruis al la Grafino la dancon de sep

glavoj. La cirkobestoj prezentis lertaĵojn, kaj la drola delfeno en sia

naĝkuvo saltigadis pilkon surnaze kaj kalkulis ĝis sep en ok lingvoj naŭ

fojojn!


La parolanta papago rakontadis maldecetajn humuraĵojn en esperanto, kiu estis la
oficiala lingvo de la cirko. La gajega kaj petolema zebro subite demetis

sian noktoĉemizon kaj ekdancis sur la festotablo inter la frandaĵoj.

Sur vitra tablo la serpento montris sian plej malfacilan trukon: Ĝi englutis sin
mem ekde la vosto kaj reaperis el nigra buleto ne pli granda ol fekero de
leporo.

La liliputaro en sia meditad-ĉelo priparolis la lastatempajn okazintaĵojn de

la kastelo. Unuanimaj ili estis pri tio, ke la kastelo bezonis viron inter sia

loĝantaro.


Volonte ĝuste tian iom timigan fortikulon, kia la fortega Timida

Kavaliro ladskatol-aspekta. Eĉ ne la knarado de lia rusta kiraso ĝenis la

Flarsulojn kaj Kisrulojn. Ili agnoskis, ke la knarado igis ilin senti sin pli

sekuraj.



La Ladskatolo, kiel la liliputaro afable nomis la Kavaliron, jam iel apartenis

al la ilaro de la kastelo. Li helpadis la liliputaron en ĉiuj laboroj, kiuj

postulis forton. Kaj tiaj taskoj abundis: martelegado, tirado de plugilo ktp.

En la agrokulturo la virego nepre bezonatis: kvankam la liliputoj povis

rikolti terpomojn po unu, ili ne kapablis levi faskegojn da falĉita herbo sur

sekigilojn por fari fojnon por Egotrip. Ili
provis ligi la faskojn en garboj kaj stakigi tiujn, sed tio evidentiĝis laboro tro temporaba al liliputoj.



La Timida Kavaliro laboris sur la tegmento de la kastelo. Li tute renovigis

ĝin. Ankaŭ la muntado kaj riparado de akvotuboj postulis multan tempon.

Aldone, li devos renovigi ankaŭ la defluigan tubaron. Al la Kavaliro ŝajnis,

ke kiam finiĝis laboro en unu loko, tuj aperis farendaĵoj en alia
loko.

"Eble la vivo ĉiam tias?" plupensis li, foliumante la korektitan
eldonon de la

Manlibro de Ĉiuj Kavaliroj.



Kiam la aventurojn sopirinta "Ladskatolo" pripensis sian antaŭan
vivon, li ne deziris rehavi ĝin. La vivo de kavaliroj povas esti tre teda. Precipe se nenio

okazas. Veran aventuron viro renkontas nur unu fojon en dek jaroj, proksimume. Dum
la aliaj naŭ jaroj li tediĝas kaj enuas pro nura atendado, kaj nun li tion trovis
stulta.



En la kastelo tamen ĉiam troveblas io por fari. Krome, la Grafino estas

persono rava kaj mistera. La Timida Kavaliro supozis, ke dum sia tuta vivo li
ne ekscios la plej profundajn pensojn de tiuj sorĉa homo. Ekzemple la libro pri

Rejko sur ŝia noktotablo - pri kio ĝi temas? Ĉu mallongigo de Rejkjaviko?

Ne povas esti! Ĉu temas pri kuracado, sed kia? Oni ja devas
agnoski, ke ne

ĉio kompreneblas. La Kavaliro subtusis en sia kirason, kiu ŝajnis iom

malplena, ĉar pro la vegetaranaj manĝoj de la pasintaj tagoj li certe

ŝrumpis. La eĥo de la tuseto longe kirliĝis ie ĉe lia stomako.

Pensi pri tiaj aferoj kaj brave finfari laborojn estis multe pli
fruktodone ol

daŭre serĉi aventurojn. La Timida Kavaliro decidiĝis kontentiĝi pri sia

situacio.



La prezentejo de la Orienta Cirko jam estis preta. La cirkanoj fosis grandan

truon en la teron kaj konstruis en ĝi naĝejon por la delfeno. En vertiĝodona. alto
super la fosaĵo, sur du bambuaj stangoj, streĉiĝis la ŝnuro de la ŝnurdancistino.


Princino Alico transkapiĝadis sur la alte streĉita
ŝnuro kaj tradancis serpentan silkrubandon.

El la bestoveturilo laŭ provizora ponteto elmarŝis kiel eble plej kuriozaj

estaĵoj: unukorna ŝafo, triĝiba dromedaro kaj tamburanta elefanto. La

dancanta zebro aspektis tre amuze, kaj la delfeno senĉese ripetadis en esperanto,
la oficiala lingvo de la cirko: "Mi nomiĝas Pipi kaj mi estas lerta besto."



La cirkodirektoro en nigraj frako kaj cilindra ĉapelo impone rondpaŝadis, kaj

liaj atentemaj okuloj pririgardis la starigadon de la cirko. Tio tute ne estis

malgranda laboro. Akcidentoj ne devis okazi, kaj ĉio devis esti bela kaj pura,

kiam la programo komenciĝos. Lia ŝvela nazego ruĝis pro ekscito.



Al la direktoro malplaĉis precipe la disĵetado de bombonpaperetoj sur la

maneĝon: " Puro kaj ordo al sato la pordo", li kutimis diri. La diraĵon
la

bestoj ne komprenis. Kiel puro ligiĝas kun pordo kaj kio estas tiu
"sato"? "Ne

elĉerpiĝos demandoj de demandemuloj", kriis la petolema simio sed ne ĉesis

ludi la akordionon.

En la cirko ĉiuj partoprenas en ĉio. La akrobata rajdisto en sia
libertempo

portas benkojn kaj helpas starigi tendojn. La marvirinoj purigadas, kaj la

bestoj laboras kiel gardistoj.



Ofte la cirkanoj vivas kune sian tutan vivon. En la cirko troviĝas ankaŭ

infanoj, kiuj naskiĝis sur la pajlaĵo de la bestostalo, ekzemple sur la

krurojn de dresita leono, kiu tuj brakumas ilin. La disciplino en la cirko
povas

ŝajni tro rigora al eksterulo, sed ĝi estas deviga, se oni volas, ke la

rondvaganta kolektivo funkciu kaj ne okazu akcidentoj.



En la cirko ĉiuj ĉiam solidare klopodas kaj ĉiuj defendas ĉiujn. Ili kunagas

kiel granda rondo familia.



Venis la granda vespero! Venis la momento, al kiu oni sin preparis de pluraj

tagoj! Ĉio jam estis preta. La spektantoj sidis sur benkoj
faritaj el

bretoj, unuj ŝtupeton pli alte ol la aliaj. En la spektantejo regis
profunda

silento, kiun interrompis nur la pepoj de la papago de la Magiisto.

La obeza ruĝpufa cirkodirektoro en sia festovesto paŝis al la mezo de
la per segaĵo kovrita maneĝo.

Li solene riverencis kaj diris: "Bonan vesperon, miaj karaj geamikoj! La
Orienta

Cirko dauhrigas jarmilajn tradiciojn, kaj nun ni deziras reciproki la
grandan

afablecon, kiun ni chi tie ghuas. Ni prezentos al vi trukojn kaj
akrobatajhojn

unikajn en la tuta mondo: nekredeblan suplecon, iluziojn, jhongladon,

ventroparoladon kaj aliajn mirindajhojn!" Samtempe la orkestro lauhtege
ekludis fanfaron kaj enmarshis la artistoj por saluti la spektantaron.


La Grafino forte premighis al la jhus oleumita kiraso de la Timida Kavaliro,

tiom streche ekscitita shi estis. La jukiga atendado bolis inter la liliputaro,

kiuj sentis sin kvazauh en formikejo. La publiko aplauhdis, eligis ghojkriojn

kaj kunfrapis la manojn post chiu programero, kiuj ighis pli kaj pli
temeraraj

kaj mirigaj.

La Grafino forte premiĝis al la ĵus oleumita kiraso de la Timida Kavaliro,

tiom streĉe ekscitita ŝi estis.

La jukiga atendado bolis inter la liliputaro, kiuj sentis sin kvazaŭ en formikejo. La publiko aplaŭdis,
eligis ĝojkriojn kaj kunfrapis la manojn post ĉiu programero, kiuj iĝis pli kaj
pli temeraraj kaj mirigaj du fratoj fajroglutistaj elblovis flamantajn korojn
en la ĉielon.


La zebro amuzis la spektantojn per surkapstariĝoj kaj surtabla

twist-danco en noktoĉemizo. La papago rakontadis maldecetajn anekdotojn en

esperanto, kaj la liliputaro klakfrapis la manojn. Ili ja malofte aŭdis

fremdulojn paroli ilian hejmlingvon.

La tranĉilĵetisto sorbis la magian pocion proponitan al li antaŭ la ĵetado

kaj tute konsterniĝis, kiam la siblantaj ponardoj akurate trafis la celojn.

("Ho, diris la tranĉilĵetisto je trafo!") "Ankaŭ mi provu
tion", kaŝpensis

la Timida Kavaliro. "Tio ja estas tute alia afero ol sin ĵeti kun lanco

etendita kontraŭ ventomuelilojn!" li plupensis, citante la korektitan
eldonon de la Aventurmanlibro de Kavaliroj.


La tempo flugrapide pasis. Noktiĝis jam, kaj la
programo finiĝis. Post la ĵus

viditaj mirakloj la realo ŝajnis iom stranga. La Timida Kavaliro kaj la Grafino

retiriĝis en sian buduaron. Iom poste de tie aŭdiĝis
ladeca bruetado de la trumpetgramofono. De la rusta grincado oni povis konkludi, ke la paro en la

krepuska ĉambro dancis valson, malantaŭ la pezaj kurtenoj kaj kristalaj

fenestroj. Ĉiuj estis lacaj sed feliĉaj. Ne malplej la novgeedzoj: la Grafino

kaj la Timida Kavaliro.



ĜOJO DE LA VIVO


La kastelo pleniĝis de gaja agemo. Oni okazigis festojn, kaj la manĝotabloj

preskaŭ ŝanceliĝis sub la pezo de bonodoraj manĝaĵoj. La ekoparfumo bone

vendiĝis, kaj pli kaj pli da laboristoj estis dungataj por la laboratorio:

kemiistoj, laboratoristoj, vendistoj ... Por la ĝardeno oni dungis regulan

prizorganton kaj por la lamostaloj oni dungis fortikajn altkreskajn homojn kiel

helpantojn al la Flarsuloj kaj Kisruloj. Entute la vivo en la kastelo fariĝis

eventoplena kaj feliĉa. La Grafino kaj la Timida Kavaliro estis beataj. Li jam

ne plu estis same timida. De tempo al tempo li eĉ demetis sian kirason, eĉ

antaŭ ol duŝi sin aŭ bani sin en la saŭno.



La Timida Kavaliro iom post iom rekomencis siajn ĉiutagajn laborojn. Li

riparadis likantajn tegmentojn, forĝis novan pordegon, per kiu li anstataŭigos

la rustintan. Pliaj laboroj farendis en la grenodonaj kampoj kaj en la

lamostalo. Eĉ ne granda aro de liliputoj kune povis uzi la plej pezajn

kultivilojn kaj forĝmartelojn. Certe ili provis, kuraĝigante
sin en la strebado per furioza kantado de laborkanzonoj.


Jen kaj jen la liliputoj malstreĉiĝis kaj aranĝis grandiozajn festojn, kie

oni dancis surtable kaj naĝis en kaldronegoj, kies akvo havis la saman

temperaturon kiel la ĉambroj. Ili treege ŝatis sidi sur panrostilo kaj atendi

la momenton, kiam la varmega tranĉaĵo elpafiĝos kaj ĵetos la sidanton
rekte en la kaldron-naĝejon.


La Grafino oftege profitis de sia flugaparato por superflugi la tutan bienon.
Al ŝi ege plaĉis la flugado. Ofte la Grothundo Reks sidis kiel navigisto

malantaŭ ŝi, kun kaskedo surkape kaj strikte ligita per la
sekureczonoj. Ĝi

rapide lernis lerte flugi imitante la artefikojn de la Grafino en la

ŝanceliĝema aparato. Kelkfoje ĝi sekrete provis flugi eĉ memstare. (Ŝŝ..

Al neniu tion diru!)



LA HEJMRATOJ KAJ ILIA SEKRETO


La malsovaĝaj ratoj de la kastelo havis sekreton. Ion tute mirindan ili
ja aŭdis de la ĉekastelaj korvobirdoj, kaj por pripensi tion ili retiriĝis en
la librejon de sia plej interna nestaro.

La domkorvoj Luno kaj Nokto estis alfiksantaj Grafinan blazonon al la ĵus
forĝita kastelpordegokiel signon pri Nova Vivo.

Ili neklarigeble antaŭsentis, ke la vivo en la kastelo ŝanĝiĝos. Ĝenerale

gefianĉiĝoj kaj geedziĝoj strange efikas, tiel ke la novgeedzoj decidiĝos

patrini kaj patri kaj havigos bebojn al si...

La ratoj opiniis, ke ilia vivo fariĝos problema, se ladskatolecaj
bru-etuloj

plenigos eĉ unu koridoron. Kiel oni povus dormi en tia bruo? La aferon la ratoj

esploru prefere tuj ol senprokraste.



Helpante sin per la lerniloj de sia librejo la ratoj provis kompreni la

miraklojn de naskiĝo kaj enmondiĝo de posteuloj.

De ĉiam ili kredis, ke ĉiuj ratoj kaj bestoj pli malgrandaj ol ili generiĝas

de malnovaj ĉifonoj forĵetitaj en angulojn kaj ke sammaniere naskiĝas ankaŭ

cimoj kaj blatoj. La ratoj estis spertaj pri tiaj aferoj.

Sed pri la enmondiĝo de homidoj ili havis eĉ ne scieton. Ĉu la idojn


alportas iu granda birdo? Aŭ ĉu estus vera la t.n. margarinuja teorio? Kaj kio

do TIO estas? Ĉu de ili oni kaŝis iun grandan kaj gravan sekreton?



Kaj se iu granda birdo alportas la bebojn, KIEL ĝi portas ilin, kiam ĝi

flugas? Kaj ĉu la bebetoj timas, kiam ili luliĝas en malnova ŝalo nodita al

la beko de birdo ŝancele fluganta en la bluo de la ĉielo? La ratoj konkludis,

ke almenaŭ ili timus tian flugvojaĝon.


EN LA BUDUARO



En bela somera vespero la Grafino trankvile sidadis en sia dormoĉambro. Estis tiel
malvarmete, ke ŝi plenigis la fajrejon per pina gudr-odora brulligno kaj

ekbruligis ĝin. Aldone ŝi ekbruligis kelkajn kandelojn.

La pezaj velurkurtenoj de la kastelo estis belaj, sed ili malhelpis la lunlumon

enpenetri en la altajn ĉambrojn. "La lumo estas grava. Sen ĝi ne estas
vivo!" pensis la mastrino de la kastelo.


Ŝi iris preni el la kelo de la kastelo botelon de tre malnova kaj valora vino

kaj verŝis iom da tiu nobla trinkaĵo en sian kristalan pokalon.

Sur la trumpetgramofono streĉebla per risorto ludiĝis 78-rivolua argildisko.

La voĉo de la itala majstro Enrico Caruso plenigis la ĉambron. La Grafino

rememoris la komencon de la somero kaj la Orientan Cirkon. Sur sia kverka

tableto kuŝis malferma akvarellibro, en kiu ŝi gardis la plej bonajn
memorojn

de sia vivo. La libro enhavis pli ol cent akvarelojn pentritajn de ŝi.

Trafoliumante ĉi tiujn bildojn pri siaj memoroj ŝi fariĝis dormema kaj ŝiaj

palpebroj komencis fermiĝadi. Tial ŝi decidis eniri la banĉambron kaj post

bonodoriga aromumado ŝi enlitiĝis.



La Grafino dormis tra la tuta nokto distrata de sonĝoj, kiujn ŝiaj belaj

memoroj orumis. Ŝi sonĝis, ke ŝi estas malgranda knabineto kaj kajto levas

ŝin supren en la altan volbon de la ĉielo. La sonĝo ŝajnis kurioze reala;

kutime tiaj la sonĝoj ja ŝajnas esti.



La sekvan matenon, kiam la fruaj sunradioj penetris en la buduaron el inter la

veluraj kurtenoj kaj tiklis la nazeton de la Grafino, ekokazis mirindaj aferoj.



La Grafino ternis kaj vekiĝis. Ŝi aŭdis strangajn
bruojn kaj sonojn de ekstere. Unue ŝi ne estis tute certa, kie ŝi kuŝas kaj kiu ŝi estas.

Iom post iom la okazintaĵoj tamen revenis en ŝian memoron, kaj la nebulajn

sonĝovualojn anstataŭis firmaj realaĵoj. Estis nova tago!



LA MIRAKLO DE NASKIĜO


La mateno estis bela kaj la suno ĵus leviĝis. La
Grafino larĝe malfermis la

fenestron de sia dormoĉambro. De sur la ĉielo aŭdiĝis stranga frapegado,

kvazaŭ flugilbatoj kaj rukulado de iu granda birdo.

La Grothundo Reks demande alrigardis la Grafinon, kiu surprize rigardis al la

ĉielo.


Ho, kion ŝi vidis! Alproksimiĝis enorma Am-Kolombo portanta en sia beko

amindan virbebon, kiu tute klare svingis sian maneton al la Grafino kaj

babiletis: mama mma mamma.


Samtempe la liliputaro, kiu jam sciiĝis pri la afero, komencis ludi

festomarŝon kaj la koruso de la Flarsuloj ekkantis ĉarmegan kanton:



Venu Amatino mia, venu kun mi trans la montojn

kaj la Maron de Sopiro.

Plenigu per Amo

la plej forajn angulojn de mia animo

kaj forigu el ili la ombron de sopirado...



Via koro estos eterne mia

kaj la ritmo de ĝia batado

estas la forto subtenanta nian Vivon.



Venu Amatino mia, kaj plenigu

la oran pokalon de mia sopiro,

elspiru la spireton, kiu igos la Vivon daŭri,

kaj mankarese forigu la doloron..."




Zefiro forblovis la finon de la strofo al birdoj, kiuj
ĝin ame ripetadis kaj la floroj de la herbejo plibeliĝis per ĝi.



Malsupre de la ĉirkaŭfluganta birdego, sur la florumita korto de la kastelo,

liliputoj dancis la Malrapidan Valson de Ana-Matilda. Kelkajn tagojn pli frue
la Timida Kavaliro konstruis sur la herbejon tre malgrandajn dancoplankon kaj

orkestran podion.


Audiĝis polonezoj
kaj sotizoj. Hambaj tonoj vibrigis la

aeron. De sur la ĉielo oni aŭdis kriojn de la granda birdo. La domkorvoj
Luno kaj Nokto estis alfiksantaj Grafinan blazonon al la ĵus forĝita
kastelpordego kiel signon pri Nova Vivo.


La Grafino preskaŭ ne kredis pri la vereco de la vidaĵo. Ŝi ekfrotis siajn

okulojn, sed la vidaĵo ne ŝanĝiĝis. Ĉion tion ĉi ŝi nun simple devis

kredi. La tute jam maldorma Grafino suriris la balkonon, etendis siajn brakojn

kaj prenis al sia brusto la rozvangan infanon alportitan de la birdego.

La birdo donis al la Grafino birdkiseton ĉe la orelo kaj etendis siajn

gigantajn flugilojn. Per kelkaj fortaj flugilbatoj ĝi malproksimiĝis kaj

fariĝis nur punkto pli kaj pli malgrandiĝanta en la foraĵo.



La Grafino per sia mantelo ŝirme envolvis la infaneton kaj pepante kuriozajn

aferojn al ĝi ŝi reiris en sian buduaron, kie ŝi estis atendata de la
Timida

Kavaliro kaj ligna lulilo memfarita de la liliputoj. Ĝia interno estis

ornamita per bobenpuntaĵoj kaj floretoj, kaj ĝi ankoraŭ odoretis je ligno.



Tiel ĉi la vivo en la kastelo kontinuis generacion post generacio. La samaj
scenoj de klopodemo kaj laboro estis ludataj denove kaj denove, la samaj
teneraj vortoj eldiriĝis en la kvieto de la nokto, kiam la Matenstelo kaj
Lunarko atestis la Amon kaj Intimecon.


Sed plej grave estas, ke feliĉaj vivo kaj harmonio pludaŭris en tiu ĉi

fortreso de paco kaj amo.


Kaj tiel
finiĝis la rakonto.